"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfeliĉa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo ĉi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraŭ vi.
"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas — ne gravas — se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi. Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidiĝis por atendi.
"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties buŝon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletaĵoj — ĝin plenigis ĝis preskaŭ la mentono — kaj surplankenigis ĝin. Smilejo, siaflanke, aliris la marĉon kaj vagserĉis dum longa tempo en la kotaĉo kaj finfine mankaptis ranon kaj ĝin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras:
"'Nu, se vi pretas, metu ĝin apud Danielon, kun ĝiaj antaŭpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.
Tiam li diras, 'Unu — du — tri — _eku_! kaj li kaj la ulo ektuŝis la ranojn de malantaŭe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Daĉjo faris klopodegon kaj kuntiris la ŝultrojn — tiel — kiel Franca viro — sed sensukcese — li ne povis ekmoviĝi. Li restis fiksite tiel solide kiel preĝejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita ŝipo. Smilejo estis iom surprizita kaj eĉ naŭzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas.
"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transŝultren — tiel — en la direkto al Daĉjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu, li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.
"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Daĉjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon — mi scivolas ĉu eble ĝi spertas iuspecan ĝenon — ŝajnas al mi ke ĝi estas iom pufigita.
Kaj li alkroĉis Daĉjon per la kolnuko kaj levis ĝin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se ĝi ne pezas kvin funtojn! kaj ĝin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletaĵoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege koleriĝis — li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj — "
En tiu momento Simono Hvelero aŭdis iun alvoki lian nomon en la antaŭdoma ĝardeno kaj stariĝis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turniĝante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."
Sed, kun via permeso, mi juĝis ke daŭrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jaĉjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informaĵojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojiĝis.
Ĉe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkroĉis min kaj rekomencis:
"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj — "
Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por aŭskulti pri la afliktita bovino sed adiaŭis kaj foriris.