Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Mark Twain

TRI NOVELOJ

Esperantigis EDWIN GROBE

KONFESO DE MORTANTO

Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi — jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.

Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj.

Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antaŭkonsentis_ resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi ĝin en _du_ malsaĝaĵojn per la plenumo de la komenca decidiĝo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun sufiĉe bona sukceso. Rezulte de tiu kuraĝigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskaĉo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaŭ ekkuraĝis rakonti ties historion, preskaŭ samvorte kiel mi ĉi-poste raportas.

Ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi loĝis en la pensiono de Fraŭlino Dalvejnero, ĉe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Ŝi kaj ŝiaj du junaj infanoj kutimis veni ĉe mi ĉiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana — responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn ĝis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne daŭre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu ĉambrego. Vidiĝis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj — kaj havante ĉiuj vaksoblankajn rigidajn vizaĝojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj ĉirkaŭ ili. Laŭ la flankoj de la ĉambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en ĉiu el tiuj kuŝis pluraj marmormienaj beboj, entute kaŝite kaj enterigite sub tavoloj da freŝaj floroj krom siaj vizaĝoj kaj interfalditaj manoj. Ĉirkaŭ fingro de ĉiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendiĝis ĝis la plafono kaj de tie ĝis sonorileto en tiea kontrolĉambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas ĉiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urĝohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekiĝinte el la morto, estigas korpomovon — ĉar ĉiu movo, eĉ la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdeĵorado de iu muĝventega nokto kaj eksentis sian korpon aliiĝi palpebrumtempe en tremetantan ĵeleon pro la subita bruaĉo de tiu terura alvokilo!

Tial mi enketis pri tiu aĵo, demandis kio kutime okazas? Ĉu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riproĉis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.

La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam ŝi ekkriis:

"Venu kun mi. Mi havas loĝanton kiu rakontos al vi ĉion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."

Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kuŝis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizaĝo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kuŝante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra ĝi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermiĝis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino daŭre parolis ĝis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano.

La mieno de la viro tuj ŝanĝiĝis, pliheliĝis, eĉ avidiĝis — kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekĝuis kunan solecon.

Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.

Tiu ftizulo kaj mi intime amikiĝis. Mi vizitis lin ĉiun tagon kaj ni parolis pri ĉio. Almenaŭ pri ĉio krom edzinoj kaj infanoj.

Se menciiĝis la edzino aŭ la infano de iu ajn, ĉiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolĉa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaliĝis kaj ĝin anstataŭis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermiĝi la unuan fojon; triavice, li ĉesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole daŭre enlitiĝite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, laŭŝajne aŭdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiaŭojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek aŭde pri mia foriro el la ĉambro.

Kiam mi jam estis dum du monatoj la ĉiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:

"Mi rakontos al vi mian historion."

Tiam li daŭrigis kiel jenas:

*****

Mi neniam rezignis antaŭ nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta.

Mi finkonkludis hieraŭnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaŭ. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentiĝos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hieraŭnokte, devigas min rakonti al vi mian historion — ĉar vi vidos vilaĝon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi — taskon kiun vi entreprenos bonvole post aŭskulti mian rakonton.

Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas ĉar ĝi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidiĝis ekloĝi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej feliĉa el ĉiuj feliĉaj hejmoj.

Iun nokton — okazis ĉirkaŭ la fino de la milito — mi vekiĝis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj buŝŝtopita dum la ĉirkaŭanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la ĉambro kaj unu el ili diris al la alia en raŭka flustrado: "Mi _diris_ al ŝi ke mi faros tion se ŝi faros bruon, kaj rilate al la infano — "

La alia viro interrompis en mallaŭta duonplora voĉo:

"Vi diris ke ilin ni nur buŝŝtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."

"Ĉesu plendaĉi. _Necesis_ ŝanĝi la planon kiam ili vekiĝis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu serĉfosadi."

Ambaŭ viroj surportis maskojn kaj krudajn ĉifonajn "nigrul"-specajn vestaĵojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili serĉfosadis hazardacele en mia malriĉa loĝejo dum momento. La ĉefbandito diris tiam en teatra flustrado:

"Tio estas tempomalŝparo. _Li_ malkaŝu kie ĝi estas kaŝita. Forigu lian buŝoŝtopilon kaj lin revigligu."

La alia diris:

"Bone. Kondiĉe ke ne okazu klabado."

"Sen klabado estu, tial. Kondiĉe ke li daŭre silentu."

Ili min alproksimiĝis. En tiu momento aŭdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de voĉoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj aŭskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimiĝis. Tiam eksonis kriego:

"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."

"La voĉo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaŭ banditoj forfuĝis pere de la malantaŭpordo, malŝaltante sian lanternon dum la kurado.

La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis — estis laŭŝajne dekduo da ĉevaloj — kaj nenion pluan mi aŭdis.

Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia buŝŝtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.

Mi serĉaŭskultis la voĉojn de miaj edzino kaj infano — aŭskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremaĵon de la ĉambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli aĉiĝis, pli kaj pli minaciĝis, en ĉiu momento. Ĉu vi opinias povinti toleri horodaŭron da tiaĵo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran daŭron. Ĉu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horloĝo ŝajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi aŭdis ĝin la antaŭan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, ĉirkaŭ la nova tagiĝo mi min liberigis kaj ekstreĉis miajn rigidajn membrojn.

Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon aĵoj tien ĵetitaj per la ŝtelistoj dum ili serĉis miajn ŝparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forĵeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango ĝin makuligis. Mi atingis stumblapaŝe la alian ekstremaĵon de la ĉambro.

Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kuŝis. Jam forpasis iliaj ĉagrenoj. Nur komenciĝis la miaj.

Ĉu mi apelaciis al la juro? Ĉu mi? Ĉu satiĝas la soifo de la malriĉulo se la reĝo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Leĝoj kaj la pendumilo ne povus kontraŭpagi la ŝuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la ŝuldanton kaj kolektus la ŝuldon. Kiel efektivigi tion, ĉu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri ĝi se mi neniam vidis la vizaĝojn de la ŝtelistoj nek aŭdis iliajn kutimajn voĉojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraŭ tio tamen mi estis jes ja certa — ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon — indicon kiun vi taksintus senvalora — indicon kiu ne multe helpintus eĉ detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel ĝin apliki. Mi parolos pri tio baldaŭ. Vi vidos. Ni daŭrigu nun, konsiderante la aferon en taŭga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarŝajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri ĝi — konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.

1
{"b":"87620","o":1}