Stella, eterne juna sorĉistino de Roza Lando
La resta parto de la vojo pasis sen aventuroj. Kiam la vojaĝantoj eliris el la arbaro, antaŭ ili aperis ronda roka monto. Ĉirkaŭiri ĝin ne eblis — laŭ ambaŭ flankoj de la vojo estis profundaj ravinoj.
— Estas malfacile grimpi sur ĉi tiun monton! — diris Timigulo. - Sed la monto ne estas glata loko, kaj se ĝi estas antaŭ ni, sekve ni devas ĝin transgrimpi!
Kaj li ekgrimpis supren, premante sin al la roko kaj sin tenante je ĉiu elstaraĵo. La aliaj vojaĝantoj sekvis lin.
Ili surgrimpis sufiĉe alte, sed subite malafabla voĉo kriis de post la roko:
— Returnen!
— Kiu estas tie? — demandis Timigulo.
De post la roko aperis stranga kapo.
- Ĉi monto estas nia, kaj neniu rajtas transiri ĝin.
— Sed ni devas transiri, — ĝentile oponis Timigulo.- Ni iras en la landon de Stella, sed alia vojo ne ekzistas ĉi tie.
— Ni Marranoj al neniu permesas transiri nian landon!
Sur la rokon kun ridego elsaltis malalta dika homo kun granda kapo sur mallonga kolo. Liaj dikaj manoj estis premitaj en grandegajn pugnojn, per kiuj li minacis al la vojaĝantoj. La homo ne ŝajnis tro forta, kaj Timigulo kuraĝe grimpis supren.
Sed subite okazis mirinda afero. La stranga homo depuŝis la grundon per la piedoj, saltis aeren kvazaŭ guma pilko, kaj rapide frapis Timigulan bruston per la kapo kaj fortaj pugnoj. Timigulo kapreole falis al la piedo de la monto, sed la homo lerte stariĝis sur la piedojn, ridegis kaj kriis:
— Ho-la-la! Jen kiel ni Marranoj faras tion.
Kaj kvazaŭ laŭ signalo de post la rokoj kaj montetoj elsaltis centoj da Saltuloj: tiel nomis ilin la apudaj gentoj.
— Ho-la-la! Ho-la-la! Provu transiri! — kune kriis ili.
Leono ekkoleris kaj rapide ĵetis sin en la atakon, minace muĝante kaj vipante siajn flankojn per la vosto. Sed kelkaj Saltuloj saltis kaj tiel batis lin per siaj plataj kapoj kaj firmaj pugnoj, ke Leono ruliĝis malsupren, kapreolante kaj miaŭante pro doloro kvazaŭ ordinara kato. Li konfuzite ekstaris, kaj lamante foriris de la monta piedo.
Fera Hakisto svingis la toporon, provis elastecon de la artikoj kaj kuraĝe grimpis supren.
— Revenu, revenu! — kriis Elli kaj plore kaptis lian brakon. - Vi disbatiĝos sur la rokoj! Kiel ni riparos vin en ĉi sovaĝa lando?
La larmoj de Elli momente revenigis Hakiston.
— Ni voku la Flugantajn Simiojn, — proponis Timigulo. - Ĉi tie ni ne povas ne uzi ilin, pikapu, trikapu!
Elli suspiris:
— Se Stella renkontos nin neamike, ni estos sendefendaj…
Subite Totoĉjo diris:
— Mi estas saĝa hundo kaj hontas konfesi, ke mi kaj vi Elli estis grandaj stultuloj.
— Kial? — miris Elli.
— Sed tial! Kiam nin portis la tribestro de la Flugantaj Simioj, li rakontis al ni la historion de Ora Ĉapo… Ja Ĉapon oni povas transdoni!
— Do kio el tio sekvas? — ankoraŭ ne komprenis Elli.
— Kiam vi konsumos la lastan sorĉon de Ora Ĉapo, vi transdonu ĝin al Timigulo, kaj li ekhavos tri sorĉojn.
— Hura! Hura! — kriis ĉiuj. - Totoĉjo vi estas nia savinto!
— Mi bedaŭras, certe, — modeste respondis la hundeto, — ke ĉi brila penso ne venis en mian kapon pli frue. Ni ne suferus pro la inundo…
— Kion fari, — diris Elli. - Kio pasis, tio ne revenos…
— Atendu, atendu, — intermiksiĝis Timigulo.- Sed tio signifas… Tri, kaj tri, kaj tri… — Li longe kalkulis per la fingroj. - Okazas, ke mi, kaj Hakisto, kaj Leono, ni povas ordoni al la Flugantaj Simioj ankoraŭ naŭfoje!
— Sed ĉu vi forgesis pri mi? — ofendiĝe diris Totoĉjo.- Ja ankaŭ mi povas posedi Oran Ĉapon!
— Mi ne forgesis vin, — kun suspiro konfesis Timigulo, — sed mi ne povas kalkuli pli ol ĝis dek…
— Tio estas granda manko por la reganto, — serioze rimarkis Fera Hakisto, — kaj mi instruos vin dum libera tempo.
Do Elli povis trankvile elspezi sian lastan sorĉon. Ŝi diris la magiajn vortojn, kaj Timigulo ripetis ilin, ĝoje dancante kaj minacante per la pugnoj al la batalemaj Marranoj.
En aero aperis bruo, kaj la aro de la Flugantaj Simioj malleviĝis surteren.
— Kion ordonos la posedantino de Ora Ĉapo? — demandis la tribestro.
— Forportu nin al la palaco de Stella, — respondis Elli.
— Estos plenumite!
Kaj la vojaĝantoj trafis aeren.
Flugante super la monto, Timigulo faris terurajn grimacojn al la Saltuloj kaj tre insultis ilin. La Saltuloj alte saltis aeren, sed ne povis atingi la Simiojn kaj estis tre furiozaj pro kolero.
La monto, kaj poste la tuta lando de la Saltuloj rapide restis malantaŭe, kaj la vojaĝantoj ekvidis la pitoreskan landon de la Babiluloj, kiun regis la bona sorĉistino Stella.
La Babiluloj estis ĉarmaj, salutemaj homoj kaj lertaj laboristoj. Ili havis solan difekton — ili ege ŝatis babili. Eĉ kiam ili estis solaj, ili dum multaj horoj parolis kun si mem. La potenca Stella ne povis malkutimigi ilin de la babilado. Foje ŝi faris ilin mutaj, sed la Babiluloj rapide elembarasiĝis: ili ellernis paroli per gestoj kaj dum tutaj tagoj staris amase sur la stratoj kaj placoj, svingante la manojn. Stella ekvidis, ke eĉ ŝi ne povas transformi la Babilulojn kaj redonis al ili la parolkapablon.
La plej ŝatata koloro en la lando de la Babiluloj estis la roza, kiel ĉe la Maĉuloj — la helblua, kaj en Smeralda Urbo — la verda. La domoj kaj plektobariloj estis farbitaj rozkolore, kaj la loĝantoj vestis sin en helrozkolorajn vestojn.
La Simioj mallevis Elli kun la amikoj antaŭ la palaco de Stella. Ĉe la palaco staris garde tri belaj junulinoj. Ili mire kaj time rigardis la aperon de la Flugantaj Simioj.
— Adiaŭ, Elli! — amike diris la tribestro de la Simioj Uorra.- Hodiaŭ vi vokis nin lastfoje.
— Adiaŭ, adiaŭ! - kriis Elli. - Grandan dankon!
Kaj la Simioj forflugis kun bruo kaj rido.
— Ne ĝoju tro, — kriis al ili Timigulo.- Sekvafoje, kiam vi havos novan posedanton, vi ne liberiĝos de li tiel simple.
- Ĉu povas ni viziti sorĉistinon Stella? — kun kortremo Elli demandis junulinon el la gardantaro.
— Diru, kiuj vi estas kaj por kio venis ĉi tien, kaj mi raportos pri vi, — respondis la ĉefa junulino.
Elli rakontis, kaj la junulino foriris por raporti, sed la aliaj komencis demandi la vojaĝantojn. Sed ili sukcesis nenion ekscii, kiam la junulino revenis:
— Stella invitas vin en la palacon.
Elli lavis sin, Timigulo purigis sin, Fera Hakisto lubrikis la artikojn kaj akurate poluris ilin per ĉifono kun smirga pulvoro, kaj Leono longe deskuiĝis, forĵetante polvon. Oni nutris ilin per bongusta tagmanĝo, kaj poste kondukis en riĉe ornamitan rozkoloran salonon, kie sur la trono sidis sorĉistino Stella. Ŝi ŝajnis al Elli tre bela, bona kaj mirinde juna, kvankam ŝi regis la landon de la Babiluloj dum multaj jarcentoj. Stella karese ridetis al la venintoj, sidigis ilin en fotelojn kaj, turnante sin al Elli, diris:
— Rakontu vian historion, mia infano!
Elli komencis la longan rakonton. Stella kaj ŝiaj korteganoj aŭskultis kun granda intereso kaj kompato.
— Do kion vi volas de mi, mia infano? — demandis Stella, kiam Elli finis.
— Revenigu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo. Kiam mi imagas, kiel ili sopiras pri mi, mia koro premiĝas pro doloro kaj kompato…
— Sed vi rakontis, ke Kansaso estas enua kaj grizpolva stepo. sed rigardu, kiel bele estas en nia lando!
— Tamen mi ŝatas Kansason pli ol vian luksan landon! — fervore respondis Elli.- Kansaso estas mia patrujo.
— Via deziro plenumiĝos. Sed vi devas doni al mi Oran Ĉapon.
— Ho, kun plezuro, sinjorino! Vere mi planis doni ĝin al Timigulo, sed mi estas konvinkita, ke vi uzos ĝin pli bone ol li.
— Mi uzos ĝin tiel, ke ĝiaj sorĉoj helpos al viaj amikoj, — diris Stella kaj turnis sin al Timigulo: — Kion vi planas fari, post kiam Elli lasos nin?
— Mi volus reveni en Smeraldan Urbon, — digne respondis Timigulo. - Gudvin faris min la reganto de Smeralda Urbo, sed ĉiu reganto devas loĝi en tiu urbo, kiun li regas. Ja mi ne povas regi Smeraldan Urbon, se mi estas en Roza Lando! Sed min maltrankviligas la rea vojo tra la lando de la Marranoj kaj trans la riveron, kie mi dronis.
— Ricevinte Oran Ĉapon mi vokos la Flugantajn Simiojn kaj ili forportos vin en Smeraldan Urbon. Ne indas senigi la popolon de tia mirinda reganto.
- Ĉu vi opinias, ke mi estas mirinda? — ekĝojegis Timigulo.
— Mi diros pli: vi estas unika! Kaj mi deziras, ke vi estu mia amiko.
Timigulo admire riverencis al la bona sorĉistino.
— Kaj kion volas vi? — turnis sin Stella al Fera Hakisto.
— Kiam Elli lasos ĉi tiun landon, — malgaje komencis Hakisto, — mi tre malĝojos. Sed mi volus trafi en la landon de la Palpebrumuloj, kiuj elektis min sia reganto. Kaj mi esperas bone regi la Palpebrumulojn, kiujn mi tre amas.
— La dua sorĉo de Ora Ĉapo igos la Flugantajn Simiojn forporti vin en la landon de la Palpebrumuloj. Vi ne havas tian rimarkindan cerbon, kian havas via amiko Timigulo la Saĝa, sed vi havas amoplenan koron, kaj vi tiel brile aspektas, ke mi certas pri via bona regado en la lando de la Palpebrumuloj. Permesu opinii vin mia amiko.
Fera Hakisto respekte riverencis al Stella.
Poste la sorĉistino turnis al Leono:
— Nun vi rakontu pri viaj planoj.
— Trans la lando de la Marranoj etendiĝas mirakla praa arbaro. La bestoj de ĉi tiu arbaro deklaris min sia reĝo. Tial mi tre volus reveni tien kaj pasigi tie la reston de mia vivo.
— La tria sorĉo de Ora Ĉapo forportos Kuraĝan Leonon al liaj bestoj, kiuj, certe, estos feliĉaj havi tian reĝon. Mi volus amikiĝi ankaŭ kun vi.
Leono grave donis al Stella grandan fortan piedon, kaj la sorĉistino amike premis ĝin.
— Poste, — diris Stella, — kiam la tri lastaj sorĉoj de Ora Ĉapo estos konsumitaj mi redonos ĝin al la Flugantaj Simioj, por ke neniu povu voki ilin por plenumi dezirojn, ofte sensencajn kaj kruelajn.
Ĉiuj konsentis, ke pli bone disponi pri Ĉapo ne eblas, kaj gloris la saĝon kaj bonkorecon de sorĉistino Stella.
— Sed kiel vi revenigos min en Kansason, sinjorino? — demandis la knabino.
— La arĝentaj ŝuetoj transportos vin trans la montojn kaj arbarojn, — respondis la sorĉistino. - Se vi scius ilian miraklan kvaliton, vi revenus hejmen samtage, kiam via dometo dispremis la malican Gingemon.
— Sed tiam mi ne ricevus mian mirindan cerbon! — ekkriis Timigulo. - Kaj mi ĝis nun timigus la kornikojn sur la kampo.
— Sed mi ne ricevus mian amoplenan koron, — diris Fera Hakisto.- Mi starus en la arbaro kaj rustiĝus ĝis mi disŝutiĝus en polvon!