— Rare sentalenta maskigo.
— Sed eble iu estis ne en normala mensostato?
La majoro silentis iom kun foresta aspekto.
— Tiun replikon, sinjoro kolonelo, tian plursignifan kaj misteran, mi opinias kaŭzita de tiu informo, kiun vi, verŝajne, disponas, sed mi — ne. Nenion al vi mi povas respondi.
— Sinjoro majoro, vi komprenis min malĝuste! — diris mi, kaj pensis: kia ofendiĝema li estas. — Mi nur intencis informiĝi, ĉu ne okazis en la urbo lastatempe iaj aliaj, malpli gravaj incidentoj, ligitaj kun neklarigebla vandalismo, neprovokita agreso kaj tiel plu. Eble, simple agis maniulo!
Usolcev dum kelkaj sekundoj esploreme rigardis al mia vizaĝo, kaj poste subite larĝe ekridetis, kvazaŭ petante pardonon pro la eksplodo. Kaj mi konfuzite pensis, ke, savu min dio, li povis taksi miajn vortojn pri neprovokita agreso kiel aludon al sia propra konduto. Mi tute ne deziris lin ofendi. Li plaĉis al mi.
— En mian kapon tio ne venis, — konfesis li, — sed, verŝajne, tial, ke mi precize scias, ke tiaj incidentoj en la urbo ne okazis. Kio koncernas maniulon, do… unue, en nia okazo ili estas du, kio estas rarega okazo — ke du maniuloj agas kune. Due, la afero estis ne impulsa, sed preparita. De la patriarkejo ĝis la hejmo de la patriarko estas malpli ol duonhoro da paŝado, kaj dum bona vetero la patriarko, nature, ne uzis aŭton. La atenco estis farita en la plej oportuna por tio loko, en ĝardeneto, limanta loĝejan kvartalon, kie troviĝas la hejmo de la patriarko — tie estas malpli hele kaj estas malpli da homoj, ol ie ajn sur la itinero de la patriarkejo ĝis la hejmo; kaj la maniuloj evidente jam observis, kiel iradas la patriarko kaj kien. Ankaŭ lokiĝis ili ne en hazarda maniero, kaj tio signifas, ke ili evidente estas profesiuloj, almenaŭ — unu el ili.
Kun tiuj vortoj Usolcev ekstaris; alveninte la tablon, li prenis unu el paperoj kaj alportis al mi. Tio estis rekonstruita laŭ depozicioj de nemultaj atestantoj skemo — kiu kiel staris, kiu kiel moviĝis; per ruĝaj streketoj estis markitaj linioj de pafoj — da ili estis ok; per ruĝaj krucetoj estis markitaj lokoj, kie estis la patriarko en momentoj de trafoj, da ili estis kvin; li ankoraŭ penis kuri, poste rampis, kaj per dika ruĝa rondeto estis markita loko, kie li haltis. Mi rigardis, kaj tuta bildo de tiu tri- aŭ kvarsekunda batalo de unu senarma kun du armitaj homoj pli klare ol la realo staris antaŭ miaj okuloj; la dentoj knaris pro kompato al li kaj pro malamo al ili.
«Trovu ilin kaj mortigu».
Jes, ili tre ĝuste staris. Post la unua pafo la patriarko ekkuris — rekte al la dua, kaj tuj trafis al la kuglo, truinta la dekstran pulmon.
Sed pafis ili ne tre bone. Banditoj, jes, sed ne teroristoj-profesiuloj. Vere, tio pli similas al rabatako, ol al terorisma ago.
Se oni volus lin murdi, ili murdus lin, komprenis mi. Jes, ili povis pensi, ke li estis morta, sed neniu al ili malhelpis, neniu fortimigis, ili disponis pli ol sekundojn; se ilia celo estus ĝuste murdo, ĉiu el ili povus fari kelkajn paŝojn kaj finmurdi la kuŝantan per tuŝa pafo.
Do, la celo estis rabo.
Sed, se ili bezonis la tekon, por kio necesis tia pafado? Sufiĉus aliri, kontuzi, elŝiri… simple aspergi ion en la vizaĝon, kapti la tekon kaj fuĝi!
Kaj krome, kion do ili, vere, atendis trovi en la teko de la patriarko de komunistoj, strikte, kvankam ne tiom fervore, kiel kristismaj monaĥoj, sekvantaj principon de neakirado?
Do, ankaŭ ne rabo.
Ĉu kruele, sed ne ĝismorte, kripligi, sed ŝajnigi rabon, por nin impliki?
Sed Usolcev pravas, ŝajnigi eblus pli bone — ĵeti la tekon ne al arbustoj je du paŝoj de la loko de la atenco, sed ekzemple, en Volgon, metinte internen du ŝtonojn — kaj neniu neniam ĝin trovus.
Sed eble ili bezonis ĝuste la paperojn? Ili informiĝis, eksciis ion — kaj forĵetis, kiel rubaĵon. Sed kion? Ĉu la financan raporton? Ĉu detalojn de biografio de iu kandidato al labestro? Nekompreneble…
Necesas skrupule analizi ĉiujn paperojn.
— Ĉu balistika ekspertizo? — demandis mi.
— «Walter» kaj «Makarov».[57] Du kugloj trafis al arboj, unu al muro de malproksima kontraŭa domo. Pri la «Walter» estas nenio sciata; sed el la «Makarov» oni antaŭ tri jaroj pafis al enkasigisto en Igarko. La pafinto estas en prizono, mi mendis lian dosieron.
— Kio pri la fingrospuro?
— Sur la paperoj kaj sur la teko, certe, estas amaso da fingrospuroj, sed ĉiuj apartenas al laborantoj de la patriarkejo, precipe al la patriarko mem. Kaj estas unu neidentigita spuro. Sur la paperujo kun personaj dosieroj. Sed ne ŝajnas, ke ĝin oni malfermis — pli verŝajne, la tekon oni trarigardis, serĉante ion alian. Trarigardis homo en gantoj, evidente, li ankaŭ la tekon kaptis — kaj la dua, juĝante laŭ siaspeca impeta malklareco de la fingrospuro, simple forpuŝis la paperujon for de si, kvazaŭ incitite, jen tiel, — Usolcev montris per gesto, — per eĝo de la manplato, kaj per malgranda fingro hazarde tuŝis, li eĉ povis mem ne rimarki tion.
— Do, ŝajne, ili tamen atendis trovi en la teko ĉu kolieron de Marie-Antoinette, ĉu Kohinoor-on — sed, trafinte pacan burokrataĵon, incitite forĵetis ĝin, ĉu?
— Ĝuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun laboras kun la Informa Reto.
— Ĉu iu vidis la atakintojn?
— Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la ĝardeneto tuj post la pafado kaj malaperis malantaŭ angulo, kaj tie aŭdigis bruo de forveturanta aŭto. La aŭton vidis, ŝajne, neniu.
— Ĉu iliajn vizaĝojn?
— Ni faris fotorobotojn[58] por ambaŭ. Sed tre malbonkvalitaj — ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.
La unua vizaĝo, aperinta sur la ekrano, sufiĉe krude skizita per ne tute ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua…
Tiu vasta plata muzelo… Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia akademiano, kuspitaj haroj… Mia koro puŝiĝis en la gorĝon, mi eĉ frapis mian genuon per la mano pro antaŭsento de sukceso.
— Provu, — penante paroli trankvile, proponis mi, — mendu en la datumbanko de la Informa Reto portreton de Beĉjo Cin[59] kaj komparu per identigilo.
— Beĉjo Cin? — redemandis Usolcev.
— Jes. Laŭ mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze — B. L. Cin.
— Ĉu malnova amiko? — informiĝis Usolcev, dum liaj fingroj flugis super la klavaro.
— Ne ekskludeblas.
La vizaĝo sur la ekrano duoniĝis kaj moviĝis maldekstren, kaj dekstre aperis la portreto de Beĉjo. En maldekstra supra angulo ekbatiĝis ciferoj, la identigilo antaŭ niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis «96.30», sed mi eĉ sen tio sentis: li, li! — same, verŝajne, sentas ĉashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca — el vidpunkto de modernaj Pasifajoj,[60] sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa rideto, tuŝanta la lipojn preskaŭ post ĉiu kun peno dirita mallerta frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio ĉirkaŭantajn stultulojn — siaspeca siberia Luca Brazzi;[61] naskiĝis en Vladivostoko, la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko, samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam ni kun Ĉiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje trafis ankaŭ sub mian rigardon.
— Li! — ravite ekkriis Usolcev. — Je Dio! Naŭdek ses kaj tri — li!
Furioza, avida detektiva ĝojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado — kroĉinte la manojn sur la brusto, mi apogiĝis je dorso de la fotelo kaj diris:
— Nu, cetero ja estas afero de teĥniko, ĉu ne?
Ĉio fariĝis ridinde simpla. Unuafoje en tiu ĉi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimiĝanta al Sud-Saĥalinsko.[62] Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Beĉjo fuĝaĉis.
En la kaso de la flughaveno — la kasisto eĉ ne sukcesis ŝanĝiĝi — oni diris, ke la homo el montrita foto aĉetis bileton nur kvardek minutojn antaŭ la ekflugo. Tio okazis preskaŭ post kvin horoj post la buĉado de la patriarko. Kial Beĉjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?
Ne gravas, baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos ĉion.
Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj ŝrumpis; tia granda, solida, sed ĉiam kvazaŭ penis malplialtiĝi. Kaj kiam li iris de la kaso al enŝipiĝo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu ĉiam penis trapuŝiĝi tien, kie li estus nevidebla en kaĉo, ĝuste tial mi rimarkis…
Timis. Ĉu nin timis? Aŭ ili ĉi tie havas proprajn revenĝojn?
Baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ!
Beĉjon oni prenis diligente kaj sen fuŝoj. Li sidiĝis en taksion, ordonis veturi al la haveno — ĉu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion, ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangŝacundaon aldone! — kaj iomete malstreĉiĝis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la ŝoseon, estis mallevita, la ŝoforo haltigis la aŭton, kaj el malantaŭ ĉirkaŭantaj la vojon buntaj reklamaj ŝildoj — «Kun akvopulmo — al Monerono!», «Sur jaĥtoj de Parfenov vi ne timos ajnan malbonan veteron!», «Mi transnaĝis Laperuzan golfon — kaj ĉu vi?» — kvazaŭ el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al la kapo de Beĉjo tra fenestroj de la taksio. Beĉjo jam ne penis rezisti, nur ĝibetiĝis lace — kaj mem eliris.
Armilojn ĉe li oni ne trovis.
Malpli ol horon post veno al Sud-Saĥalinsko Beĉjo jam estis sur rea vojo ĉi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis ĉu maten-, ĉu tagmanĝi.
— Atestantojn ĉi tien, — diris mi, jam tenante kuleron en la mano.
— Saluton, Beĉjo, — diris mi. — Kiom da jaroj ni ne intervidiĝis!
— Mi preferus samtiom plu ne intervidiĝi, — morne ŝercis la rabisto responde.
— Sidiĝu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimoviĉ. Li senpere okupiĝos pri vi. Vi lin ankoraŭ ne konas.
— Tre agrable, — diris Beĉjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.