Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.
Randita de kajoj, envolvita de ĝardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaŭ rimarkeble flagris en pala ĉielo de vintra tago. Baldaŭ aperos steloj.
Bela, senlima, vokanta mondo — kaj vi, ne aŭdante la vokon, mortadas en tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreaĵoj de infero — vi estas bonkoraj, zorgemaj, kuraĝaj, eĉ honestaj foje, mi vidis, nur vi ĉiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento ĝis afgana duŝmano, ĉio ĉe vi estas deŝovita, miscelita; kaj tial ĉio funkcias vane, eĉ malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas ĉi tien — jen Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias ĝuste tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en tio estas nenio neebla!
Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj diversaj ĉe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmiĝis certeco, kiu sola donas fortojn vivi — dieca certeco pri tio, ke ĉiuj ni, ĉiuj, estos kune longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel ĉiam asertas Liza, — eterne.
Morgaŭ ili eliras el la akuŝejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo estos postmorgaŭ. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaŭ, certe, konversacii ĉe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentiĝis bonega viro. Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.
La peza tapiŝo obtuzigis paŝojn. Sensone, kiel dia anĝelo, mi aliris al telefono kaj levis la parolilon.
— Fraŭli… pardonu, Fräulein ! Kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo?
Mi amas.
Komarovo, decembro de 1992
El la rusa tradukis Jurij Finkel Aprilo de 1999 – 27-dec-2000