Литмир - Электронная Библиотека

— Hm… tamen, via afero estas bonege aranghita, — murmuris Persikov kaj aldiris naive, — sed kion vi manghos chi tie?

La kaldrono rikanis al tio kaj klarigis, ke oni anstatauos lin.

Tri tagoj post tio pasis bonege. Du foje oni vizitis la profesoron el Kremlo kaj unu fojon estis studentoj, kiujn Persikov ekzamenis. La studentoj fiaskis chiuj ghis la lasta, kaj iliaj vizaghoj montris, ke nun Persikov ekscitas en ili simple superstichan terurighon.

— Farighu konduktoroj! Vi ne kapablas okupighi pri zoologio, — audighis el la kabineto.

— Chu li estas rigora? — demandis la kaldrono Pankrat'on.

— Ho, ne donu Dio, — respondis Pankrat, — se ech iu eltenas, li eliras — kolombeto — el la kabineto kaj shancelighas. Sep shvitoj fluos de li. Kaj tuje al bierejo.

Pro chiuj chi aferetoj la profesoro ne rimarkis tri tagnoktojn, sed dum la kvara oni denove revenigis lin al la reala vivo, kaj kauzis tion alta kaj akuta vocho desur la strato.

— Vladimir Ipatjich! — kriis la vocho en la malfermitan fenestroti de la kabineto flanke de la Hercen-strato. La vocho bonshancis: Persikov tro lacighis dum la lastaj tagoj. En tiu momento li ripozis, malvigle kaj malstreche rigardante per la okuloj chirkauitaj de rughaj ringoj kaj fumis en braksegho. Li ne plu povis. Tial li ech kun iorna scivolemo elrigardis el la fenestro kaj ekvidis sur la trotuaro Alfredon Bronskij. La profesoro tuje rekonis la titolitan posedanton de la karteto pro la akrapinta chapelo kaj notlibreto. Bronskij tenere kaj respekte riverencis al la fenestro.

— Ha, chu vi estas? — demandis la profesoro. Li ne havis forton por ekkoleri kaj ech al li shajnis interese, kio okazos plu? Shirmita per la fenestro, li sentis shin sekura kontrau Alfredo. La senshangha kaldrono surstrate tuj turnis la orelon al Bronskij, Ties vizagho ekflofis per kortusha rideto.

— Paron da minutoj, kara profesofo, — ekparolis Bronskij, strechante la vochon sur la trotuaro, — mi nur solan demandeton, pure zoologian. Chu vi permesos prezenti?

— Prezentu, — lakone kaj ironie respondis Persikov kaj pensis: "Tamen en tiu kanajlo estas io usona".

— Kion vi diros por la kokoj, kara Profesoro? — kriis Bronskij, kunmetinte la manojn funele.

Persikov miregis. Li eksidis sur la fenestrobretori, poste ekstaris, premis la butonon kaj ekkriis, montrante per la fingro al la fenestro:

— Pankrat, enlasu tiun ulon sur la trotuaro.

Kiam Bronskij aperis en la kabineto, Persikov tiom elmontris sian bonhumoron, ke kriis al li:

— Eksidu!

Kaj Bronskij, rave ridetante, eksidis sur la helican tabureton.

— Bonvolu klarigi al mi, — ekparolis Persikov, — chu vi skribas tie, en tiuj viaj jhurnaloj?

— Ghuste tiel, — fespekte respondis Alfredo.

— Sed mi ne komprenas, kiel vi povas skribi, se vi ech paroli ruse ne scipovas, Kioii signifas "paro da minutoj" kaj "por la kokoj"? Chu vi, vershajne, volis demandi "pri la kokoj"?

Bronskij afekte kaj respekte ekridis:

— Valentin Petrovich korektas.

— Kio estas Valentin Petrovich?

— Estro de la literatura fako.

— Nu, bone. Mi, cetere, ne estas filologo. Ni lasu vian Petrovich'on, Kion nome vi deziras scii pri la kokoj?

— Ghenerale chion, kion vi diros, profesoro.

Che tio Bronskij armis sin per krajono. Triumfaj fajreroj ekbrilis en la okuloj de Persikov.

— Vi vane turnis vin al mi, mi ne estas specialisto pri la plumuloj. Vi prefere turnu vin al Emeljan Ivanovich Portugalov en la 1-a Universitato. Mi scias tro malmulte…

Bronskij rave ekridetis, montrante, ke li komprenis la shercon de la kara profesoro. "Sherco — malmulte!" — strekis li en la notlibreto.

— Tamen, se por vi estas interese, bonvolu. Kokoj, au krestuloj… genro de birdoj el la ordo de galinoformaj. El la familio de fazanedoj… — ekparolis Persikov per lauta vocho kaj rigardante ne al Bronskij, sed ien malproksimen, kie estis imagataj antau li mil homoj… — el la familio de fazanedoj… Phasianidae. Tiuj birdoj distingighas per karneca kresto kaj du loboj sub malsupra makzelo… hm… kvankam, cetere, povas esti ankau unu meze de la mentono… Nu, kio ankorau. La flugiloj estas mallongaj kaj kurbaj… La vosto mezlonga, iom shtupeca kaj ech, mi diru, shedoforma, la mezaj plumoj serpe kurbaj… Pankrat… alportu el la modela kabineto modelon n-ro 705, dissekcita koko… tamen, chu vi ne bezonas tion?.. Pankrat, ne alportu la modelon… Mi ripetas, ke mi ne estas specialisto, bonvolu iri al Portugalov. Nu, mi konas nur 6 speciojn de sovaghaj kokoj… hm… Portugalov scias pli multe… en Hindio kaj sur Malaja Arkipelago. Ekzemple, Gallus gallus, ghi multas en chemontaro de Himalajo, en la tuta Hindio, en Asamo, en Birmo… Gallus varius — sur Lombok, Sumbawa kaj Flores. Kaj sur la insulo Javo ekzistas rimarkinda koko Gallus enyus, en sudoriento de Hindio mi povas rekomendi al vi tre belan Sonnerat-kokon… Mi poste montros al vi desegnajhon. Kio koncernas Cejlonon, tie ni renkontas Gallus laffayetti, tiu koko plu nenie estas.

Bronskij sidis, elorbitiginte la okulojn, kaj skribegis.

— Chu ankorau ion komuniki al vi?

— Mi dezirus ekscii ion pri kokaj malsanoj, — mallaute flustris Alfredo.

— Hm, mi ne estas specialisto… vi demandu Portugalov'on… Tamen… Nu, cestodozo, trematodozo, akarozo, birda sarkoptozo, koklausa malsano, puloj, koka hholero, krupodifteria mukozito… pneumokoniozo, tuberkulozo, koka skabio… chio ajn povas esti… (fajreroj saltadis en la okuloj de Persikov)… ekzemple, venenigho per elaterio, tumoroj, la angla malsano, iktero, reumatismo, micetozo de Achorion Shenlain… tre interesa malsano. Che tiu malsano sur la kresto formighas etaj makuloj, similaj al shimo…

Bronskij forvishis shviton de la frunto per buntkolora naztuko.

— Sed kiu el ili, lau vi, kauzis la nunan katastrofon?

— Kiun katastrofon?

— Ha, chu vi ne legis, profesoro? — miris Bronskij kaj eligis el la paperujo chifitan folion de la jhurnalo «Izvestija».

— Mi ne legas jurnalojn, — respondis Persikov kaj kuntiris la brovojn.

— Sed kial do, profesoro? — milde demandis Alfredo.

— Char ili publikigas iajn sensencajhojn, — ne pensante respondis Persikov.

— Sed kial, profesoro? — tenere flustris Bronskij kaj malfaldis la folion.

— Kio? — demandis Persikov kaj ech levighis. Nun la fajreroj eksaltis en la okuloj de Bronskij. Li substrekis per akrapinta lakita fingro la ekstreme grandliteran titolon tra tuta pagho de la jhurnalo: "Koka epizootio en la respubliko".

— Chu? — demandis Persikov, formovante la okulvitrojn sur la frunton…

Chapitro VI

Moskvo en junio 1928

Ghi lumis, la lumoj dancetis, estingighis kaj denove brilis. Sur la Teatralnaja-placo cirkulis blankaj fajroj de autobusoj, verdaj lumoj de tramoj; super la eksa "Mjur kaj Meriliz",[5] super la deka alkonstruita etagho, saltadis elektra buntkolora virino, eljhetante politere diverskolorajn vortojn "Laborista kredito". En skvaro antau la Granda Teatro, kie nokte shprucis buntkolora fontano, tumultis kaj rumoris homamaso. Kaj super la Granda Teatro giganta megafono sirenis:

— Antikokaj inokuloj en Lefortova veterenaria instituto donis brilajn rezultojn. Kvanto da… kokaj mortoj dum hodiaua dato duonighis…

Poste la megafono shanghis tembron, io mughis en ghi, super la teatro ekbrilis kaj estingighis verda strio, kaj la megafono plendadis per baso:

— Estas formita ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto en konsisto de la popola komisaro pri sanprotekto, popola komisaro pri agrokulturo, fakestro pri bestbredado kamarado Ptahha-Porosjuk, Profesoroj Persikov kaj Portugalov… kaj kamarado Rabinovich!.. Novaj provoj de invado!.. - ridegis kaj ploris, kvazau shakalo, la megafono, — lige kun la koka pesto!

вернуться

5

Nun Centra Universala Magazeno en Moskvo (Trad.).

8
{"b":"100283","o":1}