Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Ŝi ridetis.

“Vi devas ne pensi tion. La subpremita guvernistino estas legendo ne plu vera. Mi povas certigi al vi, ke estas la gepatroj kiuj timas min .”

Ili ne plu parolis. Eble Arbuthnot iom hontis pro sia eldiro.

“Iom stranga komedieto kiun mi rigardas,” pense diris Poirot al si. Poste li memoris tiun penson.

Ili alvenis en Konya tiunokte je la dek-unua kaj duono. La du anglaj vojaĝantoj eliris kaj promenis sur la neĝkovrita kajo.

S-ro Poirot estis kontenta rigardi la movadon en la stacidomo tra fenestro. Tamen, post dek minutoj li decidis, ke iom da freŝa aero estus bona por li. Li zorge pretigis sin, surmetis kelkajn jaketojn kaj koltukojn, kaj metis siajn ŝuojn en galoŝojn. Tiel vestita li malsupreniris al la kajo kaj komencis promeni laŭlonge de ĝi. Li preterpasis la lokomotivon.

Estis la voĉoj, kiuj indikis al li la du malklaraj formoj, kiuj staras en la ombro de vagono. Arbuthnot parolis.

“Mary…”

La fraŭlino interrompis lin.

“Ne nun. Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam …”

Diskrete S-ro Poirot forturnis sin. Li miris.

Li preskaŭ ne estus rekoninta la malvarman kompetentan voĉon de F-ino Debenham.

“Kurioze,” li diris al si.

La postan tagon li scivolis, ĉu eble ili kverelis. Ili malmulte interparolis. La fraŭlino, li pensis, aspektas ĝenata. Estis malhelaj ombroj sub ŝiaj okuloj.

Proksimume je la dua kaj duono posttagmeze la trajno haltis. Kapoj aperis ĉe la fenestroj. Eta aro da viroj estis apud la reloj kaj indikis ion sub la manĝvagono.

Poirot metis la kapon eksteren, kaj parolis al la konduktoro de la Wagon Lit, kiu rapide preterpasis. La viro respondis, kaj Poirot sin turnante preskaŭ koliziis kun Mary Debenham, kiu staris tuj malantaŭ li.

“Kio okazis?” ŝi demandis franclingve. “Kial ni haltas?”

“Estas nenio, fraŭlino. Io ekbrulis sub la manĝvagono. Nenio grava. Ili nun riparas la malbonaĵon. Nenia dangero, mi certigas al vi.”

Ŝi faris abruptan gesteton, kvazaŭ la ideo de danĝero tute ne gravas al ŝi.

“Jes, jes, tion mi komprenas. Sed la tempo !”

“La tempo?”

“Jes, tio malfruigos nin.”

“Estas eble – jes,” konsentis Poirot.

“Sed malfruiĝon ni ne povas allasi! La trajno devus alveni je 6.55, kaj oni devas transiri la Bosphorus por trafi la Orientan Ekspreson ĉe la alia flanko je la naŭa. Se estus unu hora malfruiĝo, ni maltrafus tiun trajnon.”

“Estas eble, jes,” li aprobis.

Li rigardis ŝin scivoleme. La mano, kiu tenis la fenestro-barilon ne estis tute firma, ankaŭ ŝiaj lipoj tremetis.

“Ĉu ĝi estas tre grava al vi, fraŭlino?” li demandis.

“Jes, tre grava. Mi devas trafi tiun trajnon.”

Ŝi forturnis sin, kaj iris laŭ la koridoro al Kolonelo Arbuthnot.

Ŝia maltrankvilo ne necesis. Post dek minutoj la trajno ekveturis, kaj alvenis ĉe Haydapassar nur kvin minutojn malfrue.

La Bosphorus estis maltrankvila kaj S-ro Poirot ne ĝuis la transiron. Li apartiĝis de siaj kunvojaĝantoj sur la ŝipo, kaj ne revidis ilin.

Post alveno ĉe la Ponto Galata li iris rekte al la Hotelo Tokatlian.

ĈAPITRO 2 – LA HOTELO TOKATLIAN

Ĉe la Tokatlian, Hercule Poirot petis ĉambron kun bano. Tiam li iris al la tablo de la komizo kaj petis siajn leterojn.

Tri leteroj kaj telegramo atendis lin. Liaj brovoj iom leviĝis ĉe vido de la telegramo. Ĝi estis neatendata.

Li malfermis ĝin laŭ sia orda maniero. La presitaj vortoj estis klaraj.

Evoluo antaŭvidita de vi en Kassner Afero subite okazis revenu tuj .”

Voila ce qui est embetant, ” murmuris Poirot ĉagrenite. Li ekrigardis la horloĝon.

“Mi devos antaŭeniri hodiaŭ nokte,” li diris al la komizo. “Je kioma horo ekveturos la Simplon Orient?”

“Je la naŭa, Monsieur.”

“Ĉu vi povos havigi dorm-kupeon por mi?”

“Certe, Monsieur. Ne estas malfacilaĵo en la nuna sezono. La trajnoj estas preskaŭ malplenaj. Unuaklasa aŭ dua? “

”Unua.”

Très bien, Monsieur . Ĝis kie?”

“Ĝis Londono.”

Bien, Monsieur . Mi havigos bileton por Londono kaj rezervos vian dorm-kupeon en la Istanbul-Calais vagono.”

Poirot denove ekrigardis la horloĝon. Estis dek minutoj antaŭ la oka.

“Mi havas sufiĉe da tempo por manĝi?”

“Sed certe, Monsieur.”

La malgranda belgo kapjesis. Li nuligis sian mendon por ĉambro kaj iris al la manĝejo. Dum li donis sian mendon al kelnero iu metis manon sur lian ŝultron.

“Ho! mon vieux , jen neatendita plezuro,” diris voĉo malantaŭ li.

La parolinto estis malalta, dika, nejuna viro, kun la hararo tranĉita en brosse . Li kontente ridetis.

Poirot eksaltis.

“Monsieur Bouc.”

“Monsieur Poirot.”

M. Bouc estis belgo, direktoro de la Compagnie Internationale des Wagon Lits, kaj li konis la antaŭan stelon de la belga policaro jam dum multaj jaroj.

 “Vi estas malproksime de la hejmo, mon cher ,” diris M. Bouc.

“Io okazis en Sirio.”

“Do! Kaj vi reiras hejmen – kiam?”

“Hodiaŭ vespere.”

“Bonega! Mi ankaŭ. Tio estas, mi iros ĝis Lausanne, kie aferoj atendas min. Vi veturos per la Simplon Orient, ĉu ne?”

“Jes. Mi ĵus petis, ke oni havigu dorm-kupeon por mi. Mi intencis resti ĉi tie kelkajn tagojn, sed mi ricevis telegramon, kiu revokas min al Anglujo.”

“Do!” suspiris M. Bouc. “Les affaires – les affaires! Sed vi – vi estas gravulo nun, mon vieux !”

“Eble mi havis iomete da sukceso.” Hercule Poirot provis aspekti iom modesta, sed tute malsukcesis.

Bouc ridis. “Ni renkontiĝos poste,” li diris.

Hercule Poirot daŭrigis la taskon teni siajn lipharojn el la supo. Tiun malfacilan taskon plenuminte, li ĉirkaŭrigardis atendante la venontan pladon. Estis nur proksimume ses personoj en la restoracio, kaj el tiuj nur du interesis Hercule Poirot.

Ili sidis ĉe proksima tablo. La pli juna estis afable aspekta junulo tridekjara, videble usonano. Tamen ne estis li sed lia kunulo, kiu altiris la atenton de la malalta detektivo.

Li estis viro inter sesdekjara kaj sepdekjara. De malproksime li havis la aspekton de filantropo. Lia iom senhara kapo, lia granda frunto, la ridetanta buŝo, kiu montris tre blankan dentaron, ĉiuj ŝajnis aparteni al donacema persono. Nur la okuloj neis tiun impreson. Ili estis malgrandaj, enkaviĝintaj, kaj ruzaj. Ne nur tio. Kiam la viro, parolante al sia juna kunulo, ekrigardis trans la ĉambron, lia rigardo restis dum momento ĉe Poirot, kaj dum tiu sekundo estis stranga malamo en liaj okuloj.

Li ekleviĝis.

“Pagu la kalkulon, Hector,” li diris.

Lia voĉo estis iom raŭketa. Ĝi havis strangan, molan, danĝeran econ.

Kiam Poirot rekuniĝis kun sia amiko en la ripozejo, la aliaj du viroj estis forlasantaj la hotelon. La pli juna prizorgis la forprenon de la pakaĵoj. Baldaŭ poste li malfermis la vitran pardon, kaj diris:

“Tute preta nun, S-ro Ratchett.”

La pli maljuna viro jesis kaj eliris.

Eh bien ,” diris Poirot. “Kion vi opinias pri tiuj du?”

“Ili estas usonanoj,” diris M. Bouc.

 “Sendube ili estas usonanoj. Mi intencis diri, kion vi opinias pri iliaj personecoj?”

“La junulo ŝajnis esti afabla.”

“Kaj la alia?”

“Verdire, mia amiko, mi ne ŝatis lin. Li donis al mi malbonan impreson. Kaj vi?”

Hercule Poirot ne respondis dum momento.

“Kiam li pasis min en la restoracio, mi ricevis strangan impreson,” li diris. “Estis kvazaŭ sovaĝa besto – besto furioza – pasis min.”

“Tamen li aspektis tute respektinda.”

“Precize! La korpo – la korpo – estas tute respektinda – sed tra la bariloj elrigardas la sovaĝa besto.”

“Vi estas fantazia, mon vieux ,” diris M. Bouc.

“Povas esti. Sed mi ne povis forigi la impreson, ke io malbona pasis min tute proksime.”

“Tiu respektinda usonano?”

“Tiu respektinda usonano!”

“Nu,” diris M. Bouc gaje. “Povas esti. Estas multe da malbono en la mondo.”

Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj la komizo alproksimiĝis. Li aspektis ĝenata kaj pardonpetema.

“Estas eksterordinare, Monsieur,” li diris al Poirot.

“Ne estas eĉ unu unuaklasa dorm-kupeo libera en la trajno.”

Comment ?” diris M. Bouc. “Je tiu jartempo? Sendube estas aro da ĵurnalistoj – da politikistoj…?”

“Mi ne scias, sinjoro,” respondis la komizo ĝentile. “ Sed estas tiel.”

“Nu,” M. Bouc turnis sin al Poirot. “Ne timu, mia amiko. Ni aranĝos ion. Ĉiam estas unu kupeo – n-ro 16, kiu ne estas rezervita. La konduktoro tion prizorgas!” Li ridetis, tiam ekrigardis la horloĝon. “Venu, ni devas ekiri.”

Ĉe la stacidomo la brun-vestita konduktoro de la Wagon-Lit tre ĝentile salutis M. Bouc.

“Bonan vesperon, sinjoro. Via kupeo estas n-ro 1.”

Li alvokis la portistojn kaj ili prenis la pakaĵojn laŭlonge de la vagono sur kiu la indikiloj montris ĝian celatan lokon: ISTANBUL TRIESTE CALAIS

“Vi estas tute plena hodiaŭ, mi aŭdis?”

“Estas nekompreneble, sinjoro. La tuta mondo decidis veturi hodiaŭ.”

“Ĉiukaze vi devas trovi lokon par ĉi tiu sinjoro. Li estas amiko mia. Li povas havi n-ron 16.”

“Ĝi estas luita, sinjoro.”

“Kio? N-ro 16?”

Ekrigardo kompreniga pasis inter ili, kaj la konduktoro ridetis. Li estis alta, pal-vizaĝa, mezaĝa viro.

“Sed jes, sinjoro. Kiel mi diris, ni estas tute plenaj – ĉie.”

“Sed kio okazas?” kolere demandis M. Bouc. “Estas konferenco ie? Ĉu ĝi estas kunularo?”

“Ne, sinjoro. Estas nur hazardo. Tiel okazis, ke multa personoj decidis veturi hodiaŭ nokte.”

M. Bouc faris sonon de ĉagreno.

“En Beograd,” li diris, “estos la apartiĝa vagono el Ateno. Estos ankaŭ la Bukarest-Pariza vagono – sed ni ne atingos Beograd ĝis morgaŭ vespere. La problemo estas la hodiaŭa nokto. Ĉu ne estas dua-klasa kupeo libera?”

“Estas dua-klasa kupeo, sinjoro…”

“Nu, do…”

“Sed ĝi estas por sinjorino. Jam estas germanino en la kupeo – sinjorina servistino.”

La, la , tio estas embarasa,” diris M. Bouc.

“Ne ĝenu vin, mia amiko,” diris Poirot. “Mi devas veturi en ordinara vagono.”

“Tute ne. Tute ne.” Li turnis sin denove al la konduktoro.” Ĉu ĉiu jam alvenis?”

“Estas vere,” diris la viro, “ ke unu pasaĝero ĝis nun ne alvenis.”

2
{"b":"97545","o":1}