Tiuj pensoj en tiu aŭ alia formo maltrankviligis ĉiun ŝipanon. Konscio de grandega responso devigis iĝi serioza eĉ la junan Tajna-n. Mizera manpleno da reprezentantoj de la multmiliarda tera homaro — ĉu povos ili esti indaj je ties heroaĵoj, laboro, fizika perfekteco, saĝo kaj persisto?
Kiel oni preparu sin por la estonta renkontiĝo? Oni memoru pri la tuta sanga kaj granda lukto de la homaro por libero de korpo kaj spirito!
La plej grava, pasiiga kaj enigma estis la demando: kiaj estas tiuj, kiuj iras nun renkonten al ni? Ĉu ili estas teruraj aŭ belaj por nia, tera, rigardo?
Afra Devi, la biologino, ekparolis.
La juna virino, iĝinta eĉ pli bela pro nerva ekscitiĝo, ofte levadis rigardon al la pentraĵo super la pordo. Farita per perspektivaj farboj, la granda panoramo de la Lunaj montoj de Ekvatora Afriko kun afekcianta kontrasto de mornaj arbaraj deklivoj kaj de lumporta roka kresto kvazaŭ substrekis ŝiajn pensojn.
Afra parolis, ke la homaro delonge forlasis iam disvastiĝintajn teoriojn, ke pensantaj estaĵoj povas havi ajnan formon, plej malsaman konstruon. Restaĵoj de religiaj superstiĉoj igis eĉ seriozajn sciencistojn supozi, ke pensanta cerbo povas evolui en ajna korpo, same kiel antaŭe oni kredis je dioj, aperantaj en ajna aspekto. En la realo la aspekto de la homo, la sola sur la Tero estaĵo kun pensanta cerbo, certe, ne estis hazarda kaj konformis al la plej granda diversflankeco de adapto de tiaspeca animalo, al ties kapablo elteni grandegan streĉon de la cerbo kaj de ega aktiveco de la nerva sistemo.
Nia koncepto de homa belo kaj de la belo entute naskiĝis el miljara sperto — el senkonscia percepto de konstrua celkonformeco kaj perfekteco de adaptiĝo al tiu aŭ alia ago. Jen kial belaj estas kaj potencaj maŝinoj, kaj maraj ondoj, kaj arboj, kaj ĉevaloj, kvankam ĉio ĉi ege diferencas disde la homa aspekto. Kaj la homo mem jam en la animala stato danke al la evoluo de la cerbo liberiĝis disde neceso de mallarĝa specialeco, de adaptiĝo nur al unu vivmaniero, kio estas karakteriza por plej multaj animaloj.
La piedoj de la homo ne taŭgas por senĉesa kurado sur malmola, des pli sur viskoza grundo, sed tamen, ili povas garantii al li longan kaj rapidan moviĝon, helpas grimpi sur arbojn kaj rokojn. Kaj la mano de la homo estas la plej universala organo, ĝi povas plenumi milionojn da aferoj, kaj, propre, ĝuste ĝi faris la praan beston la homo.
La homo jam en fruaj stadioj de sia formiĝo evoluis kiel universala organismo, adaptita al diversaj kondiĉoj. Ĉe plua transiro al socia vivo tiu plurflankeco de la homa organismo iĝis eĉ pli granda, pli diversa, same kiel ĝia agado. Kaj belo de la homo kompare kun ĉiuj ceteraj plej celkonforme konstruitaj animaloj, estas, krom perfekteco, ankaŭ universaleco de la destino, plifortigita kaj perfektigita per cerba agado, per spirita edukado.
— Pensanta estaĵo el alia mondo, se ĝi atingis la kosmon, same estas perfektega, universala, do bela! Neniaj pensantaj monstroj, hom-fungoj, hom-polpoj povas ekzisti! Mi ne scias, kiel tio aspektas en la realo, ĉu ni renkontos similecon de formo aŭ belon en ia alia aspekto, sed tio estas neevitebla! — finis sian elpaŝon Afra Devi.
— Al mi plaĉas la teorio, — subtenis la biologinon Tej Eron, — sed nur…
— Mi komprenis, — interrompis Afra. — Eĉ etegaj deflankiĝoj for de la kutima aspekto kreas kriplecon, kaj ĉi tie probablo de deflankiĝoj estas tro granda. Ja negrandaj deflankiĝoj de formo: mankoj de nazo, palpebroj, lipoj sur homa vizaĝo, kaŭzitaj de traŭmo, estas perceptataj de ni kiel kripleco kaj estas teruraj ĝuste pro tio, ke ili estas sur la komuna homa bazo. Buŝego de ĉevalo aŭ de hundo tre forte diferencas disde la homa vizaĝo, sed tamen ĝi estas ne malbela, eĉ bela. Tiel estas, ĉar en ĝi estas beleco de celkonformeco, dum sur traŭmita homa vizaĝo la harmonio estas rompita…
— Sekve, se ili aspekte estos tre malproksimaj de ni, do ne ŝajnos al ni monstraj? Sed se ili estos samaj, kiel ni, sed kun kornoj kaj rostroj? — ne cedis Tej.
— Kornojn pensanta estaĵo ne bezonas kaj neniam havos. Nazo povas esti eltirita simile al rostro (kvankam rostro ĉe ekzisto de manoj, sen kiuj ne povas esti homo, same ne necesas). Tio estos speciala okazo, nenecesa kondiĉo de konstruo de pensanta estaĵo. Sed ĉio, kio kreiĝas historie, rezulte de la natura selekto, iĝas leĝo, ia mezumo el multo da deflankiĝoj. Ĝuste tiam aperas en tuta sia belo la ĉiuflanka celkonformeco. Kaj mi ne atendas kornajn kaj vostajn monstrojn en la renkontota stelŝipo — tie ili ne povas esti! Nur malsupraj formoj de vivo estas tre diversaj; ju plu alte, des pli ili similas unu al alia. Paleontologio montras al ni, en kiajn malmolajn kadrojn enmetis la evoluo la superajn organismojn — rememoru pri centoj da okazoj de plena ekstera simileco ĉe superaj vertebruloj el tute malsamaj subklasoj — marsupiuloj kaj placentuloj.
— Vi venkis! — konsentis Tej Eron kun Afra kaj kun ioma fiero pri la amikino ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn.
Neatendite komencis kontraŭdiri Kari Ram, facile ruĝiĝinte pro junula sinĝenemo. Li diris, ke fremdaj estaĵoj, eĉ havante tute homan kaj belan ŝelon — korpon, — povas iĝi senfine malproksimaj de ni laŭ racio, laŭ siaj konceptoj pri la mondo kaj la vivo. Kaj, estante tiom malsamaj, ili povas iĝi kruelaj kaj teruraj malamikoj.
Tiam la biologinon ekdefendis Mut Ang.
— Nur antaŭnelonge mi pensis pri tio, — diris la estro, — kaj mi komprenis, ke sur la supera ŝtupo de evoluo povas esti nenia nekompreno inter pensantaj estaĵoj. La pensado de la homo, lia racio spegulas la leĝojn de logika evoluo de la ĉirkaŭanta mondo, de la tuta kosmo. En tiu senco la homo estas mikrokosmo. La pensado sekvas la leĝojn de la mondo, kiuj estas unuecaj ĉie. La penso, kie ajn ĝi aperu, neeviteble havos en sia bazo la matematikan kaj la dialektikan logikojn. Ne povas esti iaj «aliaj», tute malsimilaj pensomanieroj, same kiel ne povas esti homo ekster la socio kaj la naturo…
Ĝojaj ekkrioj superis la vortojn de la ŝipestro.
— Ĉu ne tro forte? — malaprobe diris Mut Ang.
— Ne, — kuraĝe kontraŭdiris Afra Devi, — oni ĉiam admiras koincidon de pensoj ĉe tuta vico da homoj. En tio estas garantio de ilia ĝusteco kaj sento de kamarada apogo… speciale se oni venas de malsamaj flankoj de la scienco…
— Ĉu vi diras pri biologio kaj sociaj sciencoj? — demandis ĝis nun silentinta Jas Tin, laŭ la kutimo aranĝinta sin en oportuna angulo de la divano.
— Jes! La plej hela en la tuta socia historio de la tera homaro estis senceda kresko de interkompreno ĉe kresko de kulturo kaj de vasteco de scioj. Ju pli alta iĝadis kulturo, des pli facile estis al diversaj popoloj kaj rasoj de la senklasa socio kompreni unu la alian, des pli hele lumis al ĉiuj la komunaj celoj de aranĝo de la vivo, neceso de unuiĝo komence de kelkaj landoj, kaj poste de la tuta planedo, de la tuta homaro. Nun, ĉe tiu nivelo de evoluo, kiu estas atingita de la Tero kaj, sendube, de tiuj, kiuj iras renkonten al ni… — Afra, silentinte iom, finis: — Pretiĝu renkonti amikojn.
— Estas tiel, — konsentis Mut Ang, — du malsamaj planedoj, atingintaj la kosmon, pli facile interkonsentos, ol du sovaĝaj popoloj de sama planedo!
— Sed kio pri neeviteblo de milito eĉ en la kosmo, pri kiu estis konvinkitaj niaj prauloj kun sufiĉe alta nivelo de kulturo? — demandis Kari Ram.
— Kie ĝi estas, tiu fama libro, kiun vi promesis, — rememoris Tej Eron, — pri du kosmaj ŝipoj, kiuj jam ĉe unua renkontiĝo deziris neniigi unu la alian?
La ŝipestro ree ekiris en sian ĉambron. Ĉi-foje nenio malhelpis, Mut Ang revenis kun malgranda ok-radia steleto de mikrofilmo kaj enmetis ĝin en la legan maŝinon. Fantazio de antikva usona aŭtoro interesis ĉiujn stelŝipanojn.
* * *
La rakonto, kies nomo estis «Unua kontakto»,[2] en drameca tono priskribis renkontiĝon de tera stelŝipo kun la fremda en la Kraba nebulozo, en distanco je pli ol mil parsekoj for de la Suno. Estro de la tera stelŝipo ordonis prepari ĉiujn stelajn mapojn, materialojn de observoj kaj kalkulojn de kurso por momenta neniigo, kaj krome, direkti al la fremda ŝipo ĉiujn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj. Poste la teraj homoj komencis solvadi gravegan problemon: ĉu rajtas ili peni intertrakti kun la fremda stelŝipo aŭ devas tuj ataki kaj neniigi ĝin? La senco de la grandega maltrankvilo de la teranoj konsistis en timo, ke la fremduloj divenos la vojon de la tera ŝipo kaj kiel konkerantoj venos sur la Teron.
La sovaĝaj pensoj de la ŝipestro estis perceptataj de la ŝipanaro kiel sendubaj veraĵoj. Renkontiĝo de du sendepende aperintaj civilizoj, laŭ la opinio de la ŝipestro, devis neeviteble konduki al obeigo de unu el ili kaj al venko de tiu, kiu posedas pli fortan armilaron. Renkontiĝo en la kosmo signifis aŭ komercon, aŭ militon — nenio alia venis en la kapon de la aŭtoro.
Baldaŭ evidentiĝis, ke la fremduloj tre similas al la teranoj, kvankam vidas nur en infraruĝa lumo, kaj interparolas per radiondoj; tamen la homoj tuj divenis la lingvon de fremduloj kaj komprenis iliajn pensojn. La estro de la fremda stelŝipo havis samajn mizerajn sociajn sciojn, kiel la teranoj. Li estis rompanta la kapon super la problemo, kiel eliri el la fatala situacio viva kaj ne neniigi la teran ŝipon.
La longe atendita bonega hazardaĵo — la unua renkontiĝo de reprezentantoj de malsamaj homaroj — minacis iĝi terura malfeliĉo. La ŝipoj pendis en la spaco en distanco ĉirkaŭ sepcent mejloj unu for de la alia, kaj la stelŝipoj jam dum pli ol du semajnoj estis farantaj intertraktojn per roboto — sfera boato.
Ambaŭ ŝipestroj kredigadis unu la alian pri pacemo kaj tuj asertadis, ke povas kredi al nenio. La situacio estus senelira, se ne helpus la protagonisto de la novelo — juna astrofizikisto. Kaŝinte sub la veston bombojn de terura eksplodemo, li kune kun la ŝipestro venis gaste sur la fremdan stelŝipon. Ili faris ultimaton: oni interŝanĝu la ŝipojn. Parto de la anaro de la nigra stelŝipo devis transiri sur la teran, kaj parto de la teranoj — sur la fremdan, anticipe malaktiviginte ĉiujn siajn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj, lerni regadon de malsamaj sistemoj, transporti tutan havaĵon. Kaj dume ambaŭ herooj kun la bomboj devis resti sur la fremda stelŝipo, por okaze de ia insido momente eksplodigi la ŝipon. La estro de la fremda stelŝipo akceptis la ultimaton. La interŝanĝo de la ŝipoj kaj malaktivigo de ilia armilaro okazis bonorde. La nigra stelŝipo kun la homoj, kaj la tera ŝipo kun la fremduloj haste foriris de la loko de la renkontiĝo, malaperinte en malforta lumo de gaso de la nebulozo.