Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Приложения

Языковая игра "Правильно ли Вы употребляете артикль?"

Ведущий диктует текст, в котором он предварительно вычеркнул все артикли. Играющие вставляют артикль там, где они считают необходимым. Зачитывается первоначальный текст и обсуждаются отклонения от авторского употребления. Вариант игры: ведущий сообщает суммарное число употреблений артикля в первоначальном тексте.

Edmond Privat (Edmon Priva)

Esperanto en Ruslando

En tiu periodo de 1887 gxis 1900... la plej granda nombro de Esperantistoj cxiam trovigxis en Ruslando. Tri kvaronoj el la abonantoj de la "Esperantisto" kaj de "Lingvo Internacia" logxis en Ruslando... Cxefe ili kreis la komencan literaturon, kaj inter ili trovigxas ankoraux nun la plej bonaj verkantoj. Certe, ili plej multe helpis doni kaj konservi al Esperanto gxian specialan spiriton, kaj al la movado gxian propran idealistan koloron...

Ruslando estis vera naciaro, kie logxas plej diversaj gentoj kaj paroligxas pli ol cent malsamaj lingvoj... En rusaj Esperantlingvaj rondoj kune trovigxis kaj amikigxis diversgentanoj, kiuj antauxe neniam alparolus unu la alian en societa vivado. Ne mirinde estas, ke ilia entuziasmo... plenigis la Esperantan literaturon per kantoj pri homa frateco, familia rondo ktp... Tiun belan senton... oni pli malfrue nomis "interna ideo de Esperantismo". Gxi... kunigis la Esperantistojn kun Esperanto kvazaux popolon kun gxia lingvo...

Plej necesa al lingvo estas literaturo... Ankaux tion cxefe zorgis la diversnaciaj Esperantistoj de vasta Ruslando. Borovko, Devjatnin, Dombrovski, Kofman, Lojko, Seleznev kaj polaj, Grabowski, Wasniewski, Blumental (Leo Belmont), jam cxe la unua horo ilustris nian lingvon per siaj verkajxoj...

1912 j. [E. Privat. Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900. Hago, 1923, с. 70-74.]

Урок 20

Лексика

adepto <сторонник>, <последователь> admiri <восхищаться>, <любоваться> (admirinda <восхитительный>, <превосходный>) agrikulturo <сельское хозяйство> arangxi <устроить>, <организовать>, <провести> balbuti <лепетать> bebo <младенец> cetera <прочий> etendi <простирать>, <протягивать> fervora <страстный>, <горячий>, <ревностный>, <усердный> firmao <фирма> fortika <крепкий> hauxto <кожа> (человека или животного) heredi <наследовать> inkluzive <включительно> insulo <остров> juro <юриспруденция>, <право> kadro <рама>, <рамка>, <кадр> kamelo <верблюд> konfirmi <подтвердить> konstanta <постоянный> linio <линия>, <строка> mapo <географическая карта> mezuri <мерить> miraklo <чудо> noto <заметка>, <запись>, <отметка>, <примечание> observi <наблюдать> Pacifiko <Тихий океан> prismo <призма> prospekto <проспект>, <описание> radio 1) <радио>, 2) <луч> (radii <излучать>, <сиять>) rimedo <средство> sojlo <порог> tavolo <слой> trajno <поезд> varo <товар>

Без перевода: akademio, almanako, festivalo, filatelo, filozofo, geografo, kontinento, logiko, miniaturo, olimpia, romantiko, stilo, temperamento, termino, tirano, tiranio, tropiko.

Словоупотребление

20-1. Следующие слова необходимо употреблять в таких значениях: demandi <спрашивать> (а не <просить>); estimi <уважать> (а не <полагать>, <оценивать>); gajni <выиграть> (а не <зарабатывать>); konferenco <конференция> (а не <лекция>); placo <площадь> (а не <место>); poemo <поэма> (а не <стихотворение>); profesoro <профессор> (а не <учитель>); rendevuo <свидание> (а не <заседание>, <слет>, <конференция>); senco <смысл> (а не <направление>); tempo <время> (а не <погода>).

Текст

Lando, kiu ne estas sur la mapo

La lando Esperantujo. Ne sercxadu tiun landon sur la mapo gxin ne notis la cxiosciantaj geografoj. Kaj tamen Esperantujo ekzistas - gxi etendigxas sur la tuta terglobo, gxin enlogxas homoj de cxiuj sociaj tavoloj - laboristoj kaj sxtatestroj, lernejanoj kaj akademianoj; homoj de cxiuj agxoj - de balbutantaj beboj gxis centjaraj maljunuloj; homoj de cxiuj nacioj kaj hauxtkoloroj; homoj de cxiuj profesioj, okupigxoj, hobioj, interesoj, temperamentoj. Esperantujo estas la mondo en miniaturo. La mondo estas grandega kaj malfacile cxirkauxrigardebla. Tra la prismo de Esperantujo estas pli facile cxirkauxrigardi kaj kompreni la mondon.

Kio do unuigas la homojn en Esperantujo? Unue - la aspiro fortikigi la pacon kaj interkomprenigxon inter la popoloj. Due - la internacia lingvo Esperanto, kiu heredis cxion plej bonan, logikan, esprimkapablan, kio ekzistas en naciaj lingvoj. Malgraux tio, ke esperantujanoj logxas en Arkto kaj en tropikoj, sur montoj kaj sur Pacifikaj insuloj, sur cxiuj kontinentoj, ili bonege komprenas unu la alian pro la admirinda unueco de la lingvo. Se en esperantlingvaj revuoj ne starus subskriboj sub artikoloj, oni ne kapablus difini laux la stilo, en kiuj landoj logxas ties auxtoroj.

Centmiloj da esperantujanoj legas en la Internacia lingvo beletrajn, soci-politikajn, scienc-teknikajn librojn, centon da revuoj, auxskultas dekon da radiostacioj, rigardas spektaklojn kaj kinofilmojn, korespondas, kantas, parolas dum kongresoj kaj renkontigxoj, en tendaroj kaj kluboj. Esperanto estas ne simple lingvo, sed ankaux rimedo de pacbatalo; gxi estas romantiko, gxi estas interesa kaj utila sxatokupo.

En Esperantujo estas Akademio, kiu observas la evoluadon de la lingvo. Funkcias unuigxoj laux profesioj kaj interesoj - de sciencistoj, instruistoj, turistoj, fervojistoj, auxtomobilistoj, verkistoj, medicinistoj, filologoj, jxurnalistoj, agrikulturistoj, posxtistoj, muzikistoj, filatelistoj, filozofoj, juristoj k.c. Pluraj landoj, inkluzive Sovet-Union, eldonis posxtmarkojn kun Esperanta teksto.

Insuletoj de Esperantujo estas cxie, inkluzive la Tutmondajn festivalojn de la junularo kaj studentaro, en kies kadroj okazas esperantistaj renkontigxoj. Esperanto trovis uzon dum kelkaj lastaj Olimpiaj ludoj (Olimpikoj). Estas publikigitaj terminaroj kaj frazlibroj pri sportaj temoj.

Esperantujanoj estas fervoraj vojagxantoj. Nun, kiam vi legas tiujn cxi liniojn, sur la tuta terglobo - en aviadiloj kaj trajnoj, en auxtobusoj kaj auxtomobiloj, sur sxipoj kaj kameloj, kaj ankaux piede - movigxas vivogxojaj homoj kun insignoj en la formo de verdkolora steleto subruste. Kaj kien ajn ili venas, cxie ilin atendas la salutaj vortoj "Bonvenon, samideano!" kaj varma akcepto.

Kelkaj monde konataj firmaoj konfirmas utilecon de Esperanto, reklamante siajn varojn per teknikaj katalogoj kaj koloraj kinofilmoj en la Internacia lingvo. Konstante estas eldonataj turismaj prospektoj kaj gvidlibroj pri multaj landoj kaj urboj.

Multas esperantistoj en Rusio. Funkcias Rusia Esperantista Unio (REU), kluboj, rondetoj kaj kursoj de Esperanto. Estas eldonataj libroj kaj almanakoj. Oni arangxas konferencojn, tendarojn, konstrutacxmentojn, regionajn renkontigxojn de esperantistoj. Cxiujare en la rusia gazetaro aperas multe da artikoloj kaj informoj pri la Internacia lingvo kaj pri agado de gxiaj adeptoj. Ne maloftas televidaj kaj radiaj elsendoj.

Oni plenmezure uzadas la Internacian lingvon por plivastigi kulturajn kaj sciencajn ligojn, por propagandi la plej helajn idealojn de la homaro, por fortikigi la internacian amikecon.

La romantika, mirakla simbola lando Esperantujo vokas vin transiri gxian sojlon. Ankaux por vi, nova esperantujano, restas en gxi multe da diversa, grava, utila, interesa kaj agrabla laboro, cxar, laux la jura formulo, permesita estas cxio, kion ne malpermesas la legxo. Estu konscia, klera kaj iniciatema esperantisto!

Задания

20.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:

ходьба пешеход разослать баня наблюдательный партийность льдинка самодельный жеребенок презирать полулежать переизбрать сахарница предшествовать перевыполнить заменитель еженедельно многоугольник бесполезный купаться подкожный проплыть перенести всенародный противодействовать взаимодействовать однокурсник неизвестный осознать переулок доблестный несравнимый снегурочка памятный перекрасить очертить побег повысив послеобеденный прилуниться швырнуть пройдоха выдумка удариться спорттовары красноармеец межконтинентальный субтропики кинофестиваль

38
{"b":"104528","o":1}